Izotopoj de prometio

Prometio (Pm) estas elemento kun la dua plej malgranda numero kiu ne havas stabilajn izotopojn post teknecio.

36 radioaktivaj izotopoj de prometio estas konataj de atompezo inter 127,9482600 u (128Pm) kaj 162,9535200 u (163Pm).

La plej stabilaj izotopoj estas 145Pm kun duoniĝotempo 17,7 jaroj, 146Pm kun duoniĝotempo 5,53 jaroj kaj 147Pm kun duoniĝotempo de 2,6234 jaroj. Ĉiuj ceteraj izotopoj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol jaro, kaj la plejparto el ĉi tiuj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol minuto.

Prometio havas 11 atomkernan izomerojn, la plej stabilaj estas 148mPm kun duoniĝotempo 41,29 diurnoj, 152m2Pm kun duoniĝotempo 13,8 minutoj kaj 152mPm kun duoniĝotempo 7,52 minutoj.

La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli malpezaj ol la plej stabila izotopo 145Pm estas elektrona kapto kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de neodimo. La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli pezaj estas beto-minus-disfalo kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de samario.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search